La 16-an de julio, akceptante intervjuon, respondeculo de la Oficejo pri Eksteraj Aferoj sub la ĉina Nacidefenda Ministerio diris, ke la baldaŭ okazonta komuna kontraŭterorista militekzercado, Paca Misio—2007, de la armitaj fortoj de membroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, havas gravan signifon kaj naskos profundan influon.
Laŭ tiu ĉi respondeculo, la militekzercado estas grava ago de membroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo por kune respondi al novaj minaco kaj defio, protekti regionajn sekurecon kaj stabilecon, akceli komunajn disvolvon kaj prosperon, kaj bati terorismon, separatismon kaj eksteremismon. |