La 24-an de julio, ĉina mararmea ŝiparo ekveturis de la urbo Sanya, suda Ĉinio por amika vizito al Rusio, Britio, Hispanio kaj Francio.
La ŝiparo vizitos unue la rusan havenon Sankta Peterburgo kaj partoprenos tie en aktivado de "ĉina jaro", poste, vizitos la britan havenon Portsmouth, la hispanan havenon Gadiz kaj la francan havenon Toulon kaj laŭplane partoprenos en surmara savad-ekzercado kune kun mararmeoj de Britio, Hispanio kaj Francio.
|