La 1-a de aŭgusto estas datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo. Tiutage la ĉina ĵurnalo Renmin Ribao publikigis ĉefartikolon por la 80-jara jubileo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo.
La ĉefartikolo diras, ke post penado en 80 jaroj la Ĉina Popola Liberiga Armeo estas pli forta, kaj progresas en revoluciigo, modernigo kaj reguligo; ĝia kapablo en plenumado de la misio senĉese plifortiĝas; ĝi trovis por si konstruadan vojon de la popola armeo, konforman al la ĉina realo, edukis grandan nombron da altkvalitaj militaferaj fakuloj, kaj formulis 3 ĉefajn militaferajn teoriojn, nome Maozedong-penso de milita afero, Dengxiaoping-penso pri armea konstruado en nova epoko, kaj Jiangzemin-penso pri nacidefendo kaj armea konstruado. |