china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto) Soleno por 80-jara jubileo de ĈPLA
(GMT+08:00) 2007-08-01 13:39:31

Antaŭtagmeze de la 1-a de aŭgusto en la Popola Halo de Pekino okazis soleno por la 80-jara jubileo kaj kongreso de herooj kaj modelaj personoj de la armeo. Al la soleno kaj kongreso ĉeestis ĉinaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj Hu Jintao, Wu Bangguo kaj Wen Jiabao.

Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la ĉina Centra Militafera Komisiono, faris parolon. Li diris, ke en la pasintaj 80 jaroj la Ĉina Popola Liberiga Armeo tutkore kaj tutanime servis al la popolo, kuraĝe luktis por naciaj sendependigo kaj digno, sociaj evoluo kaj progreso, kaj faris gravan kontribuon por protekti mondan pacon kaj akceli progreson de la homaro.

Hu Jintao diris, ke en la obstina luktado dum la pasintaj 80 jaroj la Ĉina Popola Liberiga Armeo forĝis la revolucian tradicion obei la partian komandon, servi al la popolo, kuraĝi kaj lerti en batalado. Li postulis, ke la armeo tenu kaj disvastigu la bonan tradicion, garantiu ĝustan direkton de la armea konstruado kaj efikan plenumadon de sia misio.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040