La 1-a de aŭgusto estas la 80-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo. Ĉinaj trupoj garnizonantaj en Hongkong kaj Aomen respektive aranĝis akcepton por celebri la 80-jaran jubileon.
En akcepto, Wang Jitang, komandanto de ĉinaj trupoj en Hongkong, faris parolon. Li diris, ke ĉinaj trupoj en Hongkong rigore observos la hongkong-an bazan leĝon kaj la ĉinan leĝon pri garnizonado en Hongkong, subtenos regadon de la registaro de Hongkong-a Speciala Administra Regiono, fidele plenumos la defendon al Hongkong, klopodos praktiki la politikon "unu lando kun du socisistemoj", kaj faros novan kontribuon por protekti longdaŭrajn prosperon kaj stabilecon de Hongkong.
|