La 10-an de aŭgusto, respondeculo de la ĉina Ŝtata Spaciala Administracio proklamis, ke la ĉina luno-sonda projekto oficiale iris en praktikan stadion, kaj la luno-sonda satelito Chang'e n. 1 estos pafata ĉi-jare en konvena tempo.
Tiu ĉi respondeculo konigis, ke oni jam plenumis esploradon kaj faradon de la satelito Chang'e n. 1 kaj la transporta raketo Changzheng n. 3 A por la projekto, kaj la satelito estas ekzamenita. |