La 2-an de septembro en la plej granda urbo de Aŭstralio Sidnejo, inaŭguriĝis la kunvena semajno de gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. Altrangaj oficistoj el 21 membroj de la organizo kolektiĝis por fari lastan preparon de la 15-a Neoficiala Pinta Konferenco okazonta de la 8-a ĝis la 9-a ĉi-monate.
La ĉeftemo de ĉifoja konferenco de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro estas "Plifortigi familian konstruadon kaj kune krei kontinuigeblan estontecon". Ĉeestantaj gvidantoj aŭ reprezentantoj diskutos ĉefe pri klimata ŝanĝiĝo kaj pura disvolviĝo, regiona ekonomia integriĝo, subteno al dohaa intertraktado, liberigo kaj faciligo de komerco kaj investo, reformado de la organizo kaj nova membro.
Laŭ konigo, ĉifoja Neoficiala Pinta Konferenco de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro eble sankcios la "Sidnejan Deklaracion" pri klimata ŝanĝiĝo, por esprimi pozitivan sintenon de membroj de la organizo por kune trakti problemojn de klimata ŝanĝiĝo. |