china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Hu Jintao intervidiĝis kun aŭstralia ĝenerala gubernatoro Michael Jeffery
(GMT+08:00) 2007-09-05 09:49:56

Vespere de la 4-a de septembro en Kanbero, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun aŭstralia ĝenerala gubernatoro Michael Jeffery. Hu Jintao esprimis, ke Ĉinio plenas de fido pri la estonteco de la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio.

En la intervidiĝo, Hu Jintao diris, ke de la lastaj jaroj la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio tenas bonan evoluan tendencon kaj fariĝas modelo de amika kunekzistado kaj reciproke utila kunlaboro inter landoj de diferencaj socisistemoj. Li montris, ke pluapaŝa profundigo de la ĉiuflankaj kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio konformas al longtempaj kaj strategiaj interesoj de la du flankoj. La ĉina flanko volas kune kun la aŭstralia flanko fortigi dialogon, pliigi reciprokan konfidon kaj kolopodi por akceli la dulandajn rilatojn senĉese marŝi al nova ŝtupo.

Michael Jeffery varme bonvenigis Hu Jintao pro lia vizito al Aŭstralio okaze de la 35-a datreveno de la establo de la diplomatiaj rilatoj inter Aŭstralio kaj Ĉinio. Li esprimis, ke ofta reciproka vizito de dulandaj gvidantoj forte akcelis evouadon de la duflankaj rilatoj. Rapide disvolviĝas dulanda komerco kaj la du landoj tenas intimajn kontaktiĝon kaj kunaranĝon en internaciaj aferoj. Li esperis, ke la du flankoj fortigos komunajn esploron kaj kunlaboron sur la kampoj de evoluado de sektera agrikulturo kaj pura energio.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040