china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hu Jintao intervidiĝis kun aŭstraliaj prezidanto de Ĉambro de Reprezentantoj kaj prezidanto de Senato
(GMT+08:00) 2007-09-05 15:27:18

La 5-an de septembro, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun aŭstraliaj prezidanto de Ĉambro de Reprezentantoj David Hawker kaj prezidanto de Senato Alan Ferguson.

Hu Jintao diris, ke senĉese fortiĝas reciproka politika konfido inter Ĉinio kaj Aŭstralio. Estas riĉa la frukto de kunlaboroj en la kampoj de ekonomio, komerco kaj tiel plu. Intimiĝas la interfluo kaj akordigo pri regiona kaj internacia problemoj. La rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio troviĝas en plej bona periodo de la historio. Dum la procezo, estas viglaj la interfluoj de leĝdonaj departementoj de la du landoj. Tio faris pozitivan kontribuon por akceli interkomprenon kaj amikecon inter la du popoloj kaj profundigi ampleksajn kunlaborajn rilatojn inter Ĉinio kaj Aŭstralio.

Hawker esprimis, ke forte disvolviĝas la rilatoj inter Aŭstralio kaj Ĉinio. Ĉinio fariĝos plej granda komerca partnero de Aŭstralio. Li esperas, ke la rilatoj inter la du landoj daŭre disvolviĝu. Li emfazis, ke Aŭstralio firme insistas la principon de unu Ĉinio.

Ferguson esprimis, ke en pasintaj kelkaj jaroj, ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj Aŭstralia Parlamento tenis oftegajn interfluojn kaj antaŭenpuŝis disvolviĝon de la rilatoj inter la du landoj. Li esperas, ke la leĝdonaj departementoj de la du landoj daŭre ludu pozitivan rolon por akceli reciprokfavoran kunlaboro inter Aŭstralio kaj Ĉinio.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040