Posttagmeze de la 5-a de septembro, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao atingis Sidnejon kaj daŭrigis sian ŝtatan viziton al Aŭstralio. Li ĉeestos al 15-a neoficiala pinta konferenco de Azipacifika Ekonomia Kunlaboro.
En la vizito, Hu Jintao faros interparolon kun aŭstralia ĉefministro Howard. Poste li ĉeestos al la neoficiala pinta konferenco de Azipacifika Ekonomia Kunlaboro kaj aliaj aktivadoj. Hu Jintao prezentos starpunkton kaj pledon de Ĉinio pri kunlabora procezo de la regiono de Azio kaj Pacifiko, klimata ŝanĝiĝo kaj problemoj en ekonomia disvolviĝo de la mondo kaj la regiono de Azio kaj Pacifiko. |