La 5-an de septembro en la aŭstralia urbo Sidnejo inaŭguriĝis la 19-a Ministronivela Konferenco de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. La konferenco daŭras en du tagoj kaj faras preparon por la baldaŭ okazonta 15-a Neoficiala Pinta Konferenco de APEK.
La konferenco havas la ĉeftemon: Fortigi Nian Komunumon kaj Konstrui Daŭrigeblan Estontecon. En la konferenco oni diskutas pri klimata ŝanĝiĝo, dohaa intertraktado de la Monda Komerca Organizo, ekonomia intergriĝo de la azi-pacifika regiono, sekureco de la homaro kaj reformado de APEK.
Ministronivelaj oficistoj de membroj de APEK respondecantaj pri diplomatio kaj komerco ĉeestas al la konferenco. Inter ili estas ĉinaj eksterafera ministro Yang Jiechi kaj komerca ministro Bo Xilai. |