china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hu Jintao ĉeestos al Pinta Konferenco de APEK
(GMT+08:00) 2007-09-05 16:39:02

Posttagmeze de la 5-a de septembro, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao atingis Sidnejon kaj daŭrigis sian ŝtatan viziton al Aŭstralio. Li ĉeestos al 15-a neoficiala pinta konferenco de Azipacifika Ekonomia Kunlaboro.

En la vizito, Hu Jintao faros interparolon kun aŭstralia ĉefministro Howard. Poste li ĉeestos al la neoficiala pinta konferenco de Azipacifika Ekonomia Kunlaboro kaj aliaj aktivadoj. Hu Jintao prezentos starpunkton kaj pledon de Ĉinio pri kunlabora procezo de la regiono de Azio kaj Pacifiko, klimata ŝanĝiĝo kaj problemoj en ekonomia disvolviĝo de la mondo kaj la regiono de Azio kaj Pacifiko.

Plifrue de la 5-a, en Kanbero Hu Jintao intervidiĝis kun aŭstraliaj prezidanto de Ĉambro de Reprezentantoj David Hawker kaj prezidanto de Senato Alan Ferguson. En la intervidiĝo, Hu Jintao diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio troviĝas en plej bona periodo de la historio. Senĉese fortiĝas reciproka politika konfido inter Ĉinio kaj Aŭstralio. Estas viglaj la interfluoj de leĝdonaj departementoj de la du landoj.

Hawker esprimis, ke forte disvolviĝas la rilatoj inter Aŭstralio kaj Ĉinio. Ĉinio fariĝos plej granda komerca partnero de Aŭstralio. Li esperas, ke la rilatoj inter la du landoj daŭre disvolviĝu. Li emfazis, ke Aŭstralio firme insistas la principon de unu Ĉinio.

Ferguson esprimis, ke en pasintaj kelkaj jaroj, ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj Aŭstralia Parlamento tenis oftegajn interfluojn kaj antaŭenpuŝis disvolviĝon de la rilatoj inter la du landoj. Li esperas, ke la leĝdonaj departementoj de la du landoj daŭre ludu pozitivan rolon por akceli reciprokfavoran kunlaboro inter Aŭstralio kaj Ĉinio.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040