La 5-an de septembro en Sidnejo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun Morris Iemma, ŝerifo de aŭstralia ŝtato New South Wales.
Hu Jintao esprimis, ke de la lastaj jaroj, amikeca kunlaboro inter Ĉinio kaj New South Wales gajnis grandan progreson. La ĉina registaro atentas disvolvi amikecajn kunlaborajn rilatojn kun la ŝtato. Ĉinio volas sufiĉe elfosi potencialan forton kaj akceli duflankan reciprokutilan profundan kunlaboron en ekonomio, komerco, scienctekniko, eduko, mediprotekto kaj turismo kune kun la registaro de New South Wales kaj disversaj socitavoloj.
Morris Iemma esprimis, ke de la lastaj 35 jaroj, amikecaj rilatoj kun Ĉinio estas ege gravaj por New South Wales. Tio alportis al la ŝtato pluralan kulturon kaj prosperan ekonomion. La ŝtato esperas, ke la duflanka kunlaboro gajnos pli riĉajn fruktojn. |