La 5-an de septembro fermiĝis en Sidnejo 3-taga konferenco de Komerca Konsilio de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. La konferenco apelaciis, ke gvidantoj de ĉiuj membroj trarompu stagnon de doha-a intertraktado de Monda Komerca Organizo kaj kune traktu defion de klimata ŝanĝiĝo.
La konsilio prezentis publikan leteron al neoficiala konferenco de gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. La letero esperas, ke ĉiuj membroj ellaboros klarajn politikojn pri energi-sekureco kaj traktos defion de klimata ŝanĝiĝo per ekspluato de tekniko, kiu povas altigi utiligan efikecon de energio. |