La 6-an de aŭgusto en Sidnejo finiĝis la 19-a Ministronivela Konferenco de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. La konferenco publikigis komunan deklaron, kiu alvokas, ke oni antaŭenpuŝu dohahan intertraktadon, akcelu la regionan ekonomian integrigon per komerca kaj ekonomia reformadoj, fortigu sekurecan garantion de la azi-pacifika regiono kaj profundigu la reformadon pri organizoj de Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaboro.
Ĉina eksterafera ministro Yang Jiechi kaj ĉina komerca ministro Bo Xilai faris parolon en la konferenco. Ili eksplikis la ĉinan starpunkton pri ĉeftemo de la konferenco. |