La 6-an de septembro en Sidnejo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao faris interparolon kun aŭstralia ĉefministro John Howard. La du flankoj profunde interŝanĝis opiniojn pri pluapaŝa disvolvo de duflankaj rilatoj kaj komune zorgataj problemoj regionaj kaj internaciaj. Ili atingis vastajn komunajn konojn.
En gazetara konferenco post la interparolo, la du gvidantoj konigis fruktojn de la interparolo kaj esprimis kontenton pri disvolvo de la dulandaj rilatoj.
John Howard pozitive taksis ĉinan disvolvon kaj ekonomi-komercan kontakton de la du landoj en la pasintaj 10 jaroj. Li diris:
"Mi havas ŝancon refoje reaserti mian fortan konfidon pri tio, ke disvolvo de Ĉinio estas bona afero ne nur por Ĉinio mem, sed ankaŭ por la tuta mondo. La dulanda ekonomia disvolvo estas surpriza." |