china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Inaǔguriĝis 15-a Neoficiala Konferenco de APEK
(GMT+08:00) 2007-09-08 16:52:51

Posttagmeze de la 8-a de septembro en Sidnejo, inaǔguriĝis la 2-taga 15-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de la Azi-pacifika Ekonomia Kunlaboro. La ĉeftemo de ĉi-foja konferenco estas "Plifortigi Nian Komunumon, Konstrui Daǔrigeblan Futuron". Gvidantoj aǔ reprezentantoj de la 21 membroj de la Azi-pacifika Ekonomia Kunlaboro, inkluzive de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj usona prezidento Bush, ĉeestas al la konferenco.

La 1-a periodo de la konferenco prenas klimatan ŝanĝiĝon kiel diskut-temon. En sia parolo, prezidanto Hu Jintao elmetis 4 proponojn. Unue, oni devas persisti en kunlaborado inter evoluintaj kaj evoluantaj landoj por kune trakti la problemon; due, oni devas persisti en daǔrigebla disvolviĝado, starigi konvenajn produktajn kaj konsumajn rimedojn laǔ la postulo de daǔrigebla disvolviĝado, optimumigi strukturon de energioj kaj konstrui energi-ŝparan kaj medi-amikan socion; trie, oni devas persisti en gvida pozicio de konvencioj kaj protekti Framan Konvencion de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo kaj Kiotan Protokolon; kaj kvare, oni devas persisti en sciencteknika kreado, plifortigi personaran trejnadon, perfektigi protektadon de intelekta proprieto, plene elvolvi aktivecon de diversaj flankoj kaj altigi kapablon por kune trakti la klimatan ŝanĝiĝon.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040