Postagmeze de la 8-a de septembro komenciĝis en Sidnejo la 15-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. La konferenco tiutage pasigis "Sidnejan Deklaracion" pri trakto de klimata ŝanĝiĝo, kaj akcelo de sekureca kaj pureca disvolvo de energio.
Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao faris parolon en la unua-perioda konferenco kaj elmetis 4 proponojn pri trakto de klimata ŝanĝiĝo: unue, persistu en kunlabora trakto de evoluintaj landoj kaj evoluantaj landoj; due, persistu en daŭrigebla disvolvo; trie, persistu en ĉefa statuso de konvencio; kvare, persistu en sciencteknika renovigo.
Hu Jintao prononis ankaŭ establi "azipacifikan arbaran restarigon kaj daŭrigeblan administran reton" por kune akceli restarigon kaj kreskon de arbaroj en azi-pacifika regiono, kaj malstreĉi klimatan ŝanĝiĝon. |