Posttagmeze de la 9-a de septembro, sukcese fininte sian ŝtataferan viziton al Aǔstralio kaj ĉeestinte al la 15-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de la Azi-pacifika Ekonomia Kunlaboro, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao forlasis Sidnejon per speciala aviadilo kaj revenis patrolanden.
En la 15-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de la Azi-pacifika Ekonomia Kunlaboro, Hu Jintao faris parolojn respektive pri trakto al klimata ŝanĝiĝo, dohaa intertraktado kaj regiona ekonomia integreco.
Dum la konferenco Hu Jintao intervidiĝis respektive kun usona prezidento Bush, rusa prezidento Putin, japana ĉefministro Abe Shinzo kaj gvidantoj de aliaj membroj de la organizo. |