La 9-an de septembro en Sidnejo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, kiu partoprenas en la 15-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, respektive intervidiĝis kun Zeng Yinquan, estro de Ĉina Hongkong-a Speciala Administra Regiono, kaj filipina prezidento Gloria Macapagal Arroyo.
Hu Jintao kaj Zeng Yinquan kune matenmanĝis. Zeng Yinquan raportis al Hu Jintao situacion de Hongkong kaj laboron de la nova registaro de Hongkong-a Speciala Administra Regiono. Zeng Yinquan dankis la centran registaron pro ĝia plenforta subteno al Hongkong-a Speciala Administra Regiono. Hu Jintao donis sufiĉan jeson pri laboro de la nova registaro de la speciala administra regiono.
Intervidiĝante kun Gloria Macapagal Arroyo, Hu Jintao esprimis, ke profundigi strategian kunlaboron inter Ĉinio kaj Filipinoj konformas al komunaj interesoj de la du landoj kaj la dulandaj popoloj. Gloria Macapagal Arroyo esprimis, ke helpo liverita de Ĉinio ludis gravan rolon en prioritataj disvolvaj kampoj de Filipinoj. |