Farinte ŝtatan viziton al Aŭstralio kaj ĉeestinte al la 15-a pinta konferenco de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro okazinta en Sidnejo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao revenis al Pekino per speciala aviadilo, la 10-an de septembro.
Ĉijare estas la 35-a datreveno de establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio. La ŝtata vizito de Hu Jintao al Aŭstralio estas lia refoja ŝtata vizito al tiu ĉi lando post kvar jaroj. En la pinta konferenco de APEK, Hu Jintao eksplikis la ĉinajn starpunktojn kaj porpledojn pri klimata ŝanĝiĝo, disvolvo de la organizo mem kaj aliaj problemoj. |