La 9-an de septembro, ĉina ministro pri eksteraj aferoj Yang Jiechi, intervjuate en aviadilo de Aŭstralio al Ĉinio, resumis la atingojn de la vizito de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao. Li montris, ke la vizito estas sukcesoplena kaj alte atentata de la internacia socio.
Yang Jiechi diris, ke la vizito estas ĉina grava diplomatia agado al la azi-pacifika regiono kaj havas gravan signifon por akceli disvolvon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio kaj profundigi la azi-pacifikan kunlaboron. li diris, ke dum la 15-a neoficiala konferenco de gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, prezidanto Hu Jintao eksplikis politikojn kaj porpledojn de la ĉina registaro pri gravaj problemoj rilataj al la interesoj de la regiono kaj de la mondo. |