Ĉinio praktikas agrikulturan sintezan ekspluatadon jam 20 jarojn. Dank' al transformado de agroj kun meza kaj malalta produktokvantoj, oni realigis altan kaj stabilan rikolton ĉu en trosekeco ĉu en inundo de pli ol 34 milionoj da hektaroj da agroj, kies produktokvanto estis malalta.
Krome, en la agrikultura sinteza ekspluatado oni ankaŭ konsideras kaj ekonomion kaj ekologion, kaj socian efikon, alprenas sintezan ordigadon al montoj, riveroj, agroj kaj forstoj, plibonigas stepon, protektas kaj plibonigas ekologian medion kaj akcelas agrikulturan daŭrigeblan disvolviĝon. |