china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Estis sukcese lanĉita tria satelito "Resurso n. 1" kune esplorita de Ĉinio kaj Brazilo,
(GMT+08:00) 2007-09-19 17:20:43

Je 26 minutoj de la 11-a horo de la 19-a de septembro, la tria satelito "Resurso n. 1" kune esplorita kaj farita de Ĉinio kaj Brazilo estis lanĉata en la Satelito-Lanĉa Centro de Taiyuan, norda Ĉinio.

La satelito povas akurate sendi bild-informojn al Ĉinio kaj Brazilo kaj aliaj ricevo-povaj landoj kaj regionoj.

La 19-an de septembro en la Satelito-Lanĉa Centro en la urbo Taiyuan, norda Ĉinio, ĝenerala projektisto de la ĉina-brazila satelito "Resurso n. 1" sinjoro Zhang Qingjun diris, ke Ĉinio kaj Brazilo kunlaboros plu por esplori kaj fari du resursajn satelitojn kaj jam esploras pri ankoraŭ pli profunda kunlaboro sur la spaciala kampo.

Li konigis, ke Ĉinio kaj Brazilo ekkunlaboris en 1988 por esplori kaj fari resursan sateliton. La kunlaboro servas kiel modelo de kunlaboro inter evolulandoj sur plej avangardaj kampoj.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040