La 8-an de oktobro en Pekino, ĉina vicministro pri sano sinjoro Wang Longde esprimis, ke Ĉinio jam finestablis la monde plej grandan sistemon de komputila reta raporto pri informoj pri subita publik-higiena afero, infektaj malsanoj, savado okaze de katastrofoj kaj preventado de malsanoj.
Wang Delong esprimis, ke de 2006 ĝis 2010, la Ministerio pri Sano laŭgrade establos kaj perfektigos centran, provincan, urban kaj gubernian higienan urĝan administran sistemon, gravite fortigos konstruadon de urĝaj sistemo kaj kapablo de baza nivelo kaj igos baznivelan higienan sistemon ludi rolon en higiena urĝa administrado, katastrofa savado kaj malsana preventado. |