china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Okazas en Pekino 7-a Plena Sesio de 16-a Centra Komitato de KPĈ
(GMT+08:00) 2007-10-09 17:18:26
Laŭ la jam okazigita kunveno de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la 7-a Plena Sesio de la 16-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio diskutos pri teksto de la raporto farota de la 16-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio al la 17-a Tutlanda Kongreso de la partio, teksto de "Statuto de Komunista Partio de Ĉinio (amendo)" kaj ankaŭ pri teksto de la raporto farota de la Disciplino-ekzamena Komisiono sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio al la 17-a Tutlanda Kongreso de la partio.

Laŭ informo, oni jam petis opiniojn de koncernaj personoj pri la teksto de la raporto farota al la 17-a Tutlanda Kongreso de la partio kaj pri la teksto de "Statuto de Komunista Partio de Ĉinio (amendo)". Diversaj lokoj, departementoj kaj flankoj kaj ankaŭ delegitoj de la 16-a Tutlanda Kongreso kaj la nove elektitaj delegitoj de la 17-a Tutlanda Kongreso de la partio elmetis siajn opiniojn kaj proponojn pri tiuj tekstoj.

La 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio estos tre grava kunveno en la ŝlosila stadio de la reformado kaj malfermo de Ĉinio. En la kongreso oni serioze resumos la laboron en la 5 jaroj depost la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj faros strategian aranĝon por ĉiuflanke impulsi reformadon, malfermon kaj socialisman modernigan konstruadon kaj ankaŭ la partian konstruadon.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040