La 9-an de oktobro, Zhang Xiaojian, ĉina vicministro pri laboro kaj socia garantio, diris, ke la registaro devas porti la devon pri laborigo, se la merkato ne povas tute solvi tiun ĉi problemon. Ĝis aŭgusto el 90% de pli ol 800 mil senlaborulaj familioj en la tuta lando almenaŭ unu jam enoficiĝis.
En la retejo de la ĉina registaro Zhang Xiaojian prezentis la preparon por praktiki la Leĝon pri Laborigo. Li diris, ke la Leĝo pri Laborigo preskribas, ke oni devas garantii enoficigon de almenaŭ unu membro el ĉiu familio. |