Antaŭ nelonge, la ĉina Ministerio pri Sano ellaboris kaj publikigis "Regularon pri Urĝ-trakta Administrado de Tutlandaj Higienaj Departementoj", kaj la regularo helpos al Ĉinio pli norme kaj altefike trakti diversajn abruptajn eventojn pri la publika higieno.
En la gazetara konferenco okazinta la 10-an de oktobro en Pekino, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Sano s-ro Mao Qun'an diris, ke la regularo resumis la praktikajn spertojn de la higiena urĝ-trakta laboro en la lastaj jaroj, kaj faris reguligon al la labora respondeco, komanda sistemo, administra mekanismo, monitorado, raporto kaj publikigo de informoj kaj lokala traktado ktp.
Laŭ opinio de s-ro Mao Qun'an, la regularo pluapaŝe fortigos la urĝ-traktan administradon de la ĉina higiena laboro. |