La 10-an de oktobro, Ĉinio donacis akcept-staciojn de "Fengyun-satelita donitaĵa brodkasta sistemo" al Koreio, Malajzio, Srilankao kaj aliaj sume 11 landoj, celante subteni la terglobo-observan aktivadon en la azi-pacifika regiono.
Laŭ konigo, havante la nomitan sistemon de Ĉinio kaj korelativajn sistemojn de Eŭropo kaj Usono, diverslandaj klientoj ne bezonas ripetade konstrui multe kostajn telesensajn satelitajn akceptilojn sur la tero. En la estonteco, la klientoj de "Fengyun-satelita donitaĵa brodkasta sistemo" ankaŭ povas oportune kaj rapide gajni donitaĵojn pri atmosferaj temperaturo kaj humideco ktp.
S-ro Zhang Wenjian, vicestro de la ĉina Meteologia Administracio, diris, ke la administracio plenforte fabos la funkciigan laboron de la nomita sistemo por liveri bonkvalitan servon al diversaj azi-pacifikaj landoj. |