china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Inaŭguriĝos la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ en la 15-a de oktobro
(GMT+08:00) 2007-10-12 19:48:17
La 7-a Plena Sesio de la 16-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazis en Pekino de la 9-a ĝis la 12-a de oktobro. Laŭ decido de la Sesio, la 15-an de oktobro en Pekino inaŭguriĝos la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.

En la sesio oni aŭskultis kaj diskutis la raporton pri laboro faritan de Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, komisiite de ĝia politika buroo, diskutis kaj pasigis la raporton de la 16-a Centra Komitato de la partio al la 17-a Tutlanda Kongreso de la partio kaj "Statuton de Komunista Partio de Ĉinio (amendo)", kaj decidis prezenti tiujn du dokumentojn al la 17-a Tutlanda Kongreso de la partio por ekzameno.

En la sesio, oni plene konfirmis laboron de Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj resumis laboron de la Komunista Partio de Ĉinio post la 16-a Tutlanda Kongreso de la partio. Oni unuanime opinias, ke en la lastaj 5 jaroj, ĉina ekonomia forto grandmezure altiĝis, reformado kaj malfermo akiris gravan progreson, la vivo de la popolo rimarkinde pliboniĝis, konstruado de demokratio kaj leĝsistemo akiris novan progreson, kultura konstruado kreis novan situacion, socia konstruado ĉiuflanke disvolviĝis, nacidefenda kaj armea konstruado akiris historian atingon, Hongkong kaj Aomen tenis prosperon kaj stabilecon, laboro pri Taiwan estas pluapaŝe fortigita, ĉiudimensia diplomatio akiris gravan progreson, konstruado de la Komunista Partio de Ĉinio estas firme akcelita kaj oni kreis novan situacion de socialisma afero kun ĉina trajto.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040