La 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio inaǔguriĝos en Pekino en la 15-a de oktobro. En la 12-a kaj 13-a de oktobro, pli ol 2 200 delegitoj el la tuta lando venis al Pekino per aviadilo, trajno kaj aǔtobuso por partopreni en la monde rimarkinda kongreso.
Ĝis la 17-a horo kaj 20 minutoj de la 12-a de oktobro, delegitoj de Tibeto, Shaanxi, Guizhou, Hubei, Hunan, Gansu, Guangxi, Liaoning, Henan kaj aliaj, sume pli ol 10 delegitaroj, atingis Pekinon.
Antaǔ ol veni al Pekino la delegitoj profundiĝis en diversajn lokojn por fari enketadon kaj esploradon kaj aǔskulti opiniojn kaj proponojn de partianoj kaj popolanoj. |