china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Atento de Transmaraj politikistoj, specialistoj kaj amaskomunikiloj al 17-a Tutlanda Kongreso de KĈP
(GMT+08:00) 2007-10-14 14:54:36

En Pekino baldaŭ okazos la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Amaskomunikiloj, politikistoj kaj specialistoj de diversaj landoj esprimis zorgon kaj atenton al la kongreso per diversaj manieroj.

Antaŭ nelonge, Hans-Gert Pottering, prezidanto de Eŭropa Parlamento diris al amaskomunikiloj, ke la baldaŭ okazonta kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio estas grava por Ĉinio kaj ankaŭ por la mondo. Li diris, ke grandega kresko de la ĉina ekonomio estas la plej rimarkinda afero en la monda evoluo dum la pasintaj 20 jaroj, kaj opiniis, ke la mondo bezonas ĉinan kunlaboron en la prevento kontraŭ klimata ŝanĝiĝo de la tuta mondo kaj en aliaj kampoj, tial li esperas, ke la kongreso povos antaŭenpuŝi tian kunlaboron.

Zheng Yongnian, profesoro de la Ĉina Instituto sub la brita universitato Nottingham, verkis artikolon antaŭ nelonge. Li diris, ke antaŭ la 17-a Tutlanda Kongreso transmaraj amaskomunikiloj havas diversajn konjektojn pri personara ŝanĝiĝo de la ĉina estraro, tamen la atento ŝanĝiĝis. Li diris, ke rilate al personoj kaj aferoj jam pli kaj pli da homoj preferas atenti la aferojn. Li klarigis, ke en la pasintaj 5 jaroj la ĉina estraro lanĉis multajn novajn politikojn, ili ĝuste apartenas al la amplekso de aferoj.

Antaŭ nelonge la portugala novaĵ-agentejo Lusa verkis artikolon. Ĝi rimarkigis, ke la baldaŭ okazonta 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio difinos la politikan projekton de Ĉinio por la venontaj 5 jaroj, kaj ties ĉeftasko estos pluapaŝe efektivigi la koncepton pri scienca disvolvo kaj la ideon de harmonia socio por malgrandigi la diferencon inter urboj kaj kamparo kaj intensigi la mediprotekton.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040