china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Eksteraj politikistoj, specialistoj kaj amaskomunikiloj atentas pri 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ
(GMT+08:00) 2007-10-15 08:37:20

La 15-an de oktobro en Pekino inaǔguriĝos la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. De la lastaj tagoj diverslandaj amaskomunikiloj, politikistoj kaj specialistoj esprimas sian atenton al la kongreso.

Eǔrope la plej granda ĉinlingva ĵurnalo Eǔropa Tempo de Francio ĉiutage de la 9-a de oktobro raportas pri la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio per tuta paĝo. La plenuma direktoro de tiu ĉi ĵurnalo Zhang Xiaobei esprimis en la 14-a de oktobro, ke tiu ĉi kongreso rilatas al la disvolva direkto de la ĉina estonteco, tial eksterlandaj ĉindevenuloj kaj eksteraj amaskomunikiloj ege atentas pri ĝi.

Lastatempe specialisto de Pakistana Strategia Instituto pri ĉina problemo Fazal Ul Rahman esprimis, ke la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio estas kaj retrorigardo kaj resumo al la pasinteco kaj ankaǔ antaǔenrigardo kaj projektado al la estonteco. Li opinias, ke rapida disvolviĝo de Ĉinio ne disigeblas de gvidado de la ĉina registaro kaj la Komunista Partio de Ĉinio. Kiam kontinue disvolviĝas la ekonomio, la ĉina registaro kaj la partio pli kaj pli maturiĝas.

Prezidanto de la Eǔropa Parlamento Hans-gert Pottering esprimis, ke la baldaǔ okazonta 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio estas granda afero ne nur de Ĉinio, sed ankaǔ de la mondo. Li opinias, ke la mondo bezonas kunlaboradon de Ĉinio en multaj kampoj, kia prevento de klimata varmiĝo, tial ili esperas, ke la baldaǔ okazonta kongreso antaǔenpuŝos tian kunlaboradon.

Pluraj amaskomunikiloj de Britio, kia Financa Tempo, opinias, ke la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio plifortigos la direktiĝon de la ĉinaj reformado kaj malfermo. Ili atentos pri la strategiaj decidoj fare de la kongreso al la ekonomia disvolvo, media protekto kaj aliaj flankoj.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040