china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Eksteraj politikistoj, specialistoj kaj amaskomunikiloj atentas pri 17-a Tutlanda Kongreso
(GMT+08:00) 2007-10-15 10:21:57

La 15-an de oktobro en Pekino inaǔguriĝis la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. De la lastaj tagoj diverslandaj amaskomunikiloj, politikistoj kaj specialistoj esprimas sian atenton al la kongreso.

Eǔrope la plej granda ĉinlingva ĵurnalo Eǔropa Tempo de Francio ĉiutage de la 9-a de oktobro raportas pri la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio per tuta paĝo. La plenuma direktoro de tiu ĉi ĵurnalo Zhang Xiaobei esprimis en la 14-a de oktobro, ke tiu ĉi kongreso rilatas al la disvolva direkto de la ĉina estonteco, tial eksterlandaj ĉindevenuloj kaj eksteraj amaskomunikiloj ege atentas pri ĝi.

En la 14-a de oktobro, brita ĵurnalo Guardian publikigis raporton, dirante, ke Ĉinio estas nova granda lando, kies ŝtata forto rapide kreskas. La Pekinaj Olimpikoj kaj la 17-a Tutlanda Kongreso modlos la estontecan Ĉinion. La Olimpikoj liveros ŝancon por Ĉinio montri sian forton, kaj la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio liveros ŝancon al la mondo por observi la direkton de antaǔenmarŝo de Ĉinio.

Svedaj du plej grandaj amaskomunikiloj Ĉiutagaj Novaĵoj kaj Sveda Tagĵurnalo de la 12-a ĉi-monate raportas pri Ĉinio per tuta paĝo, la enhavo koncernas la ĉinan ekonomian politikon kaj aliaj flankoj.

Specialisto Lagergvist de la sveda Instituto de Internaciaj Problemoj opinias, ke la Komunista Partio de Ĉinio ŝanĝas la figuron de komunista partio en la okuloj de la tuta mondo, kaj ĝia povo por la ekonomia konstruado kaj la tuteca regado multe superas tiun de "revolucia partio" kun tradicia signifo. Pro tio la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio ja devas esti alte atentata.

Azia Tagĵurnalo de Tajlando publikigis ĉefartikolon en la 15-a de oktobro, pozitive taksante la 17-an Tutlandan Kongreson de la Komunista Partio de Ĉinio. La ĉefartikolo diras, ke la monde atentata 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio solene inaǔguriĝis en Pekino en la 15-a de oktobro. Tio estas granda afero ne nur de la Komunista Partio de Ĉinio, sed ankaǔ de la ĉina popolo en la politika vivo.

La Mezorienta Novaĵ-Agentejo de Egiptio publikigis artikolon en la 14-a de oktobro, ke la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio okazas ĝuste kiam la ĉinaj reformado kaj disvolvo eniras la ŝlosilan kernan perionon, ĝi do havas ege gravan signifon.

Lastatempe specialisto de Pakistana Strategia Instituto pri ĉina problemo Fazal Ul Rahman esprimis, ke la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio estas kaj retrorigardo kaj resumo al la pasinteco kaj ankaǔ antaǔenrigardo kaj projektado al la estonteco. Li opinias, ke rapida disvolviĝo de Ĉinio ne disigeblas de gvidado de la ĉina registaro kaj la Komunista Partio de Ĉinio. Kiam kontinue disvolviĝas la ekonomio, la ĉina registaro kaj la partio pli kaj pli maturiĝas.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040