Okaze de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, Helmut Matt, germana aŭskultanto de Ĉina Radio Internacia sendis retleteron kaj bondeziras, ke la kongeso gajnu plenan sukceson.
Li diris en la retletero, ke la tuta mondo turnos siajn okulojn al Pekino en la venontaj tagoj. Delegitoj de la 17-a Tutlanda Kongreso diskutos pri diversaj gravaj problemoj koncerne al la sorto de Ĉinio. Ĉiuj rezolucioj faritaj en la kongreso estos signifo-plenaj por la ĉina popolo, kaj ankaŭ havos profundan influon al tiuj landoj, kiuj establis amikecajn rilatojn kun Ĉinio.
Li diris ankaŭ, ke li intime atentos programojn de la germanlingva redakcio de Ĉina Radio Internacia precipe diversajn raportojn pri la 17-a Tutlanda Kongreso en la germanlingva retejo de Ĉina Radio Internacia. |