china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Rimarkinda atingo de Ĉinio en protektado de intelekta proprieto
(GMT+08:00) 2007-10-15 14:26:36

Okaze de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, sinjoro Tian Lipu, reprezentanto por la 17-a Tutlanda Kongreso kaj direktoro de la Ŝtata Administracio pri Intelekta Proprieto, akceptis intervjuon de nia raportisto. Li diris, ke en la pasintaj pli ol 20 jaroj Ĉinio starigis la protektan sistemon de intelekta proprieto kaj akiris rimarkindan atingon en la protekto.

Sinjoro Tian Lipu retrorigardis la disvolviĝon de la ĉina protekto al intelekta proprieto. Li diris, ke en Ĉinio la leĝsistemo pri intelekta proprieto, ĉefe pri patentoj, markoj kaj kopirajtoj, estas fundamente formita kaj kompletiĝanta, kaj Ĉinio estas avangarda en la mondo laŭ kreado, aplikado kaj disvastigo de intelekta proprieto. Aliĝinte al la Monda Komerca Organizo Ĉinio serioze plenumas sian promeson, observas koncernajn regulojn kaj kondukas kun diversaj landoj plurflankan aŭ duflankan kunlaboron. Ĝis nun Ĉinio jam starigis la kunlaborajn rilatojn kun dekoj da landoj kaj regionoj.

Tian Lipu opinias, ke la atingo ŝuldiĝas al gravaj strategiaj decidoj, faritaj de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro en la lastaj jaroj. Li diris: "En la pasintaj 5 jaroj la Centra Komitato de KPĈ kaj la Ŝtata Konsilantaro aplikis favorajn rimedojn, ekzemple fondis la Gvidgrupon de la Ŝtata Konsilantaro pri Intelekta Proprieto, Ŝtatan Gvidgrupon pri Ellaboro de Strategio de Intelekta Proprieto kaj plurajn instituciojn por la plendo, kaj organizis grandajn specialajn aktivaĵojn. La 26-a de aprilo ĉiujare estas la Monda Tago de Intelekta Proprieto, en kiu la ĉina registaro okazigas en la tuta lando propagandajn aktivaĵojn por protekti intelektan proprieton kaj bati piratadon."

Sed de la lastaj jaroj en la internacia socio oni ofte povas aŭdi la kritikon, ke Ĉinio neglektas la protekton al intelekta proprieto. Inter Ĉinio kaj Usono la problemo pri intelekta proprieto eĉ fariĝis la ĉefa kaŭzo de la komerca malakordo. Rilate al tio Tian Lipu analizis, ke ekzistas du kaŭzoj: unue, oni ne konas, ke la ĉina registaro faris grandegan klopodon kaj akiris grandan sukceson; due, oni kritikas Ĉinion kun kaŝita intenco. Usono procesis kontraŭ Ĉinio ĉe la Monda Komerca Organizo, tion ĝi faris ĝuste pro la dua kaŭzo.

Tian Lipu opinias, ke piratado jam fariĝis la tutmonda problemo, kaj oni devas solvi tiun ĉi problemon per internacia kunlaboro kaj dialogo, sed ne per antagonismo kaj kritiko. Li diris: "Piratado estas la problemo, kiun alfrontas la tuta mondo, kaj ties ĉefaj suferantoj estas ne fremdlandanoj, sed ĉinoj. Niaj verkistoj kaj produktantoj de videaĵoj kaj aŭdaĵoj plej multe suferas de la piratado, tial bati piratadon estas la konsekvenca kaj senŝanceliĝa starpunkto de la ĉina registaro. Kompreneble al ni necesas ankaŭ internacia kunlaboro en tiu ĉi kampo."

Post la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, Ĉinio lanĉos ŝtatan strategion pri intelekta proprieto. Tian Lipu malkaŝis, ke tiu ĉi strategio konsistas el unu kompendio kaj 20 specialaj temoj. Ĝi ampleksas ĉiujn sektorojn de intelekta proprieto kaj tuŝas ne nur patentojn kaj markojn, sed ankaŭ vegetalajn specojn, la protekton en specialaj sektoroj kaj edukadon de fakuloj. Li diris, ke por antaŭenpuŝi la aferon pri intelekta proprieto, ĉinaj entreprenoj devas plialtigi la kreivon, kaj la registaro devas plifortigi la protekton.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040