china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Komunista Partio de Ĉinio devas ĉiuflanke praktiki sciencan koncepton pri evoluigo
(GMT+08:00) 2007-10-15 16:08:20

La 15-an de oktobro, en la nomo de la 16-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la raporton al la ĉeestantoj de la 17-a Tutlanda Kongreso de la partio sub la titolo "Alte tenante grandan standardon de socialismo kun ĉina trajto, ni batalu por gajni novan venkon en ĉiuflanka konstruado de bonhava socio". La raporto konsistas el 12 partoj kaj ĝia ĉefa enhavo estas: retrospektivo de la laboro en la pasintaj 5 jaroj, teoria resumo pri la historia procezo de la ĉinaj reformado kaj malfermo en la pasintaj proksimume 30 jaroj, enteno de la scienca koncepto de evoluado kaj ĝia grava signifo por la ĉina evoluado, kaj aranĝo por la laboro de Ĉinio en la kampoj ekonomia, politika, kultura, socia, nacidefenda, diplomatia, ŝtat-reunuiga, parti-konstruada kaj aliaj en la estonteco.

En sia raporto, antaŭ ĉio Hu Jintao resumis la atingon akiritan de la tutlanda popolo gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio. Li diris:

"En la pasintaj 5 jaroj, la reformado, malfermo kaj ĉiuflanka konstruado de bonhava socio havis la gravan progreson. La ŝtata ekonomia forto grandmezure leviĝis, la popola vivo rimarkinde pliboniĝis, la enokupiga skalo ĉiam pli vastiĝas, la konstruado de soci-garantia sistemo pluapaŝe fortiĝas, la publik-higiena sistemo kaj fundamenta kuraca servo senĉese perfektiĝas, kaj la kampara senpaga deviga edukado ĉiuflanke realiĝis."

En sia raporto, Hu Jintao elmetis, ke la Komunista Partio de Ĉinio devas profunde efektivigi la sciencan koncepton de evoluigo. Kaj li detale eksplikis la enhavon de tiu grava teorio kaj la fonon de ĝia naskiĝo. Li diris, ke la plej grava estas evoluado, la kerno estas, ke la homo estas la bazo, kaj la fundamenta postulo estas fari evoluadon ĉiuflanka, akorda kaj kontinuigebla evoluado, la baza metodo estas samtempa aranĝo de disvolvo de la urbaro kaj kamparo, disvolvo de malsamaj regionoj, disvolvo de ekonomio kaj socio, harmonia disvolvo de la homaro kaj la naturo, kaj de enlanda disvovo kaj ekstera malermo. Li postulas al la Komunista Partio de Ĉinio praktiki la sciencan koncepton de evoluigo en diversaj flankoj de la ekonomia kaj socia evoluado.

En sia raporto Hu Jintao elmetis la novan celon de la ĉina evoluado ĝis 2020. Tiam la pokapa enlanda produktvaloro kvarobliĝos ol tiu en 2000, fundamente stariĝos la soci-garantia sistemo kovranta la urbajn kaj vilaĝajn loĝantojn, fundamente foriĝos la absoluda malriĉeco, ĉiu homo ĝuas la fundamentan kuracan kaj higienan servon, kaj fundamente formiĝos industria strukturo, kreska maniero kaj konsuma modelo, en kiu ĉiu homo ĝuas la fundamentan kuracan kaj higienan servon, ŝparas energio-profitfontojn kaj protektas la ekologian medion.

Parolante pri ekonomiaj politikoj, Hu Jintao akcentis, ke necesas atenti realigon de egaleco de funamenta publika servo, perfektigi publikan financan sistemon kaj plimultigi monasignon al la publika serva kampo.

En la kultura konstruado kaj socia konstruado, Hu Jintao diris, ke necesas preni disvolvon de publikbonaj kulturaj aferoj kiel la ĉefan vojon por garantii la bazajn kulturajn rajtojn kaj interesojn de la popolo, plimultigi la asignon, kaj klopodi por riĉigi la spiritan kaj kulturan vivon de la kamparo, malproksimaj regionoj kaj el-kamparaj laboristoj; necesas persisti en publikbona karaktero de la publika kuraca kaj higiena afero, plifortigi la registaran devokonscion, pliigi la financan investon, garantii la devigan edukadon kaj infanoj de ekonomie malfacilaj familioj kaj el-kamparaj laboristoj. Li elmetis ankaŭ, ke necesas formi la sistemon de egala enokupigo de urbaj kaj vilaĝaj laboruloj, perfektigi la enokupigan helpan sistemon por ĉiuj finance malfacilaj popolamasoj.

La racia enspeza distribua sistemo estas grava enkorpiĝo de la socia egaleco. Rialte al problemoj en la nacia distribua flanko de Ĉinio, Hu Jintao elmetis, ke necesas bone trakti la rilatojn inter efiko kaj egaleco. Pri la konstruado de la ĉina demokratia politiko, li emfazis:

"Popola demokratio estas vivo de socialismo. Estas necese plivastigi ordan politikan partoprenon de civitanoj el diversaj tavoloj kaj kampoj, selekti kaj rekomendi pli multe da eminentaj nekompartiaj personoj al gvidaj postenoj."

En la raporto Hu Jintao reasertis la konsekvencan principan starpunkton de la Komunista Partio de Ĉinio pri la taiwan-a problemo. Li solene apelaciis, ke sur la bazo de la principo pri unu Ĉinio, la du bordoj interkonsiliĝu por fini la antagonisman staton kaj atingi pacan interkonsenton.

Parolante pri la eksteraj rilatoj, Hu Jintao diris:

"Ĉinio firme kaj senŝanceliĝe iras la vojon de paca evoluado kaj ĉiam praktikas la malferman strategion de reciproka utilo kaj komuna gajno, kaj atentas justajn interesojn de la alia flanko, precipe de la evoluantaj landoj.

La lasta parto de la raporto temas pri la interna konstruado de la Komunista Partio de Ĉinio. Hu Jintao montris, ke necesas aktive impulsi la demokratian konstruadon de la partio, laŭpaŝe plivastigi la sferon de la rekta elektado de la baznivela partia gvidantaro. Li emfazis, ke la Komunista Partio de Ĉinio firme traktas la kontraŭdisciplinajn kaj kontraŭleĝajn kazojn, kaj faras laŭleĝan severan punon al ĉiu koruptito.

La ĉifoja kongreso daŭros 7 tagojn. Laŭ la tagordo, la reprezentantoj diskutos kaj ekzamenos la raporton de Hu Jintao, "Statuton de Komunista Partio de Ĉinio (amendo)", la raporton pri laboro de Disciplino-ekzamena Komisiono de la Centra Komitato de la partio kaj elektros la novan centran komitaton kaj la novan disciplino-ekzamenan komisionon de la centra komitato de la partio.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040