china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Varman gratulon al la 17-a Kongreso de KPĈ
(GMT+08:00) 2007-10-15 18:23:32
La Centraj Komitatoj de la Korea Labora Partio, Vjetnama Komunista Partio, Kuba Komunista Partio kaj Laosa Popola Revolucia Partio lastatempe respektive alsendis telegramon aŭ leteron por esprimis varman gratulon al la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.

La Centra Komitato de la Korea Labora Partio diras en sia gratula telegramo: "Ni konvinkiĝas, ke kun la 17-a Tutlanda Kongreso kiel grava ŝanco, la Komunista Partio de Ĉinio ankoraŭ pli potenciĝos, la ĉina socialimsa konstruado pluapaŝe antaŭenmarŝos."

La gratula letero de la Centra Komitato de la Vjetnama Komunista Partio diras, ke la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio estas evento kun grava historia signifo en la politika vivo de la tuta partio kaj la tuta ĉina popolo. "Ni firme konvinkiĝas, ke la novaj decidoj de la kongreso certe antaŭenpuŝos la aferon de socialisma konstruado kun ĉinaj trajtoj al nova disvolva periodo."

La Centra Komitato de la Kuba Komunista Partio diras en sia gratula letero, ke la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio estas grava mejloŝtono por konstrui, solidigi kaj disvolvi socialismon kun ĉinaj trajtoj, kaj certe pluapaŝe fortigos la pozicion de la Komunista Partio de Ĉinio kiel la pioniro de la ĉina popolo.

La Centra Komitato de la Laosa Popola Revolucia Partio diras en sia gratula letero: "Ni firme konvinkiĝas, ke kun forta gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio kun kamarado Hu Jintao kiel ĝenerala sekretario la frata ĉina popolo certe realigos la batalan celon prezentotan de la 17-a Tutlanda Kongreso, akiros ankoraŭ pli grandan atingon en la afero por konstrui Ĉinion potenca socialisma lando, kaj faros ankoraŭ pli grandan kontribuon al la paco, kunlaboro kaj evoluado de la mondo kaj propra regiono."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040