china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Amaskomunikiloj enfokusiĝas al 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ
(GMT+08:00) 2007-10-15 19:29:22

La 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio inaŭguriĝis la 15-an de oktobro en Pekino, pri kiu multaj en- kaj ekster-landaj gravaj amaskomunikiloj faris plenajn raportojn.

Tiutage ĉefaj ĵurnaloj de la ĉina ĉeftero aperigis en okulfrapaj lokoj novaĵojn koncernajn al inaŭguriĝo de la kongreso kaj retrorigardis per granda spaco sukcesojn, akiritajn de la Komunista Partio de Ĉinio en la regado depost la 16-a Tutlanda Kongreso. Tiuj ĉi amaskomunikiloj rimarkigis, ke la 17-a Tutlanda Kongreso estas tre grava kunveno, okazigata de la Partio en ŝlosila periodo de la reformado kaj malfermo de Ĉinio, kaj ĝi certe malfermos la novan paĝon de la ĉina evoluo.

Hongkong-aj amaskomunikiloj multe priatentas la kongreson. La Hongkong-a ĵurnalo Wenhui Bao publikigis komenton. Ĝi opinias, ke hongkong-anoj esperas, ke la kongreso ne nur povos orientile pliklarigi la ŝtatan disvolvan celon, sed ankaŭ povos pli rapide solvi la malfortecon kaj malekvilibron, aperintajn en la disvolvo, vere efektivigi la sciencan kaj harmonian disvolvon kaj alporti pli belan perspektivon al la tuta lando, inkluzive al Hongkong.

La taiwan-aj ĵurnaloj Zhonguo Shibao kaj Lianhe Bao kaj aliaj ĉefaj ĵurnaloj faris per granda spaco aŭ speciala rubriko raportojn pri la kongreso, aparte al la politiko kaj orientilo pri Taiwan, menciitaj en la raporto de la kongreso. Amaskomunikiloj publikigis la novaĵon "Hu Jintao apelacias al la du bordoj atingi pacinterkonsenton" kaj citis koncernajn enhavojn de la raporto, farita de Hu Jintao, per la titolo "Hu Jintao elmetis en la raporto la politikon de la Komunista Partio de Ĉinio pri Taiwan".

Ĉefaj amaskomunikiloj de Korea Respubliko faris raportojn pri la kongreso. La korearespublika novaĵ-agentejo Yonhap aperigis raporton sub la titolo "La 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ emfazas repotenciĝon de la ĉina nacio".

La tajlanda ĵurnalo Asia Nows Time publikigis ĉefartikolon, dirante, ke oni kredas, ke sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, la ĉina popolo certe akiros pli grandegan kaj brilan sukceson venkinte ian ajn malfacilon.

De la 9-a de oktobro, franca ĵurnalo Nouvelles D' Europe, la plej granda ĉinlingva ĵurnalo en Eŭropo, ĉiutage per tuta paĝo raportas la kongreson.

La 14-an de oktobro, la brita ĵurnalo Gaurdian publikigis la raporton, dirante, ke Ĉinio estas leviĝanta granda lando, kaj ties forto tre rapide kreskas; la Pekinaj Olimpikoj kaj la kongreso bildigos la estentecan Ĉinion; la Olimpikoj estos la ŝanco por ke Ĉinio montru sian forton, dum la kongreso estas la ŝanco observi la antaŭeniran direkton de Ĉinio.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040