china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Aŭskultantoj alte atentas la 17-an Tutlandan Kongreson
(GMT+08:00) 2007-10-15 19:44:25
Okaze de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, aŭskultantoj de Ĉina Radio Internacia diversmaniere esprimas gratulon al la kongreso.

Je la 9-a horo de la 15-a de oktobro, vjetnama fervora aŭskultanto Nguyen Cao Son telefonis al la Redakcio de Vjetnama Lingvo. Li diris, ke li tre alte atentas la triumfan okazigon de la 17-a Tutlanda Kongreso, kaj kredas, ke la kongreso faros gravan kontribuon al plua daŭrigebla altrapida disvolvo de la socio, ekonomio, kulturo kaj aliaj de Ĉinio. Li ankaŭ verkis poemon aparte por la kongreso.

Niĝeria aŭskultanto Salisu Dawanau diras en elektronika mesaĝo, ke li zorgas la ŝanĝiĝon kaj progreson de Ĉinio kaj esperas, ke Ĉina Radio Internacia povos fari akuratan raportadon pri la kongreso.

Argentina aŭskultanto Ricardo Baltazar Huerta diras en elektronika mesaĝo, ke li serioze spektas pere de komputilo la rektan elsendon de la kongreso, prezidanto Hu Jintao faras raporton en la kongreso. Li intime observos la procezon de la kongreso.

Perua aŭskultanto Luciano Ortega diras en retmesaĝo, ke li akurate aŭskultas la rektan elsendon pri la kongreso sur la retejo de Ĉina Radio Internacia.

Germana aŭskultanto Helmut Matt alsendis antaŭ la kongreso elektronikan mesaĝon kaj deziras plenan sukceson al la kongreso.

Aŭskultantoj de nia Esperanta programo el diversaj landoj esprimas gratulon al la kongreso.

Krome, aŭskultantoj de alilingvaj programoj esprimas varman gratulon al la kongreso.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040