china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Gratuloj de fremdlandaj amikaj partioj al 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ
(GMT+08:00) 2007-10-15 20:59:41

Antaŭ nelonge, amikaj partioj, organizoj kaj iliaj gvidantoj de iuj landoj sendis gratulajn telegramojn aŭ leterojn al la Komunista Partio de Ĉinio pro okazigo de la 17-a Tutlanda Kongreso de Ĉinio.

En la gratula telegramo, Boris Gryzlov, prezidanto de la Unuiĝinta Rusa Partio kaj prezidanto de la rusa Ŝtata Dumao, diras: "Al ni Ĉinio estas la plej grava politika kaj ekonomia partnero. Ni sin dediĉas disvolvi verajn reciprokutilajn rilatojn kun Ĉinio, ĉar tio konformas al la fundamentaj interesoj de la du popoloj kaj estas la grava faktoro por firmigi la pacon, sekurecon kaj stabilecon de la azi-pacifika regiono kaj la mondo.

La gratula letero de la korearespublika Granda Nacia Partio diras, ke sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, Ĉinio efektivigis ekonomian disvolviĝon kaj politikan stabilecon.

En la gratula telegramo, Benazir Bhutto, ĉefprezidanto de la pakistana Popola Partio, esprimas gratulon al la Komunista Partio de Ĉinio pro la inaŭguriĝo de la kongreso kaj antaŭdeziras plenan sukceson al la kongreso. La telegramo diras, ke la pakistana Popola Partio esprimas profundan admiron pro la granda sukceso, akirita de Ĉinio sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio en la ekonomia konstruado, kaj kredas, ke la kongreso pluapaŝe akcelos la ekonomian prosperon kaj socian evoluon de Ĉinio.

En la gratula telegramo, Francois Hollande, prezidanto de la franca Socialista Partio, diras, ke la franca Socialista Partio esprimas la plej sinceran gratulon al la Komunista Partio de Ĉinio pro la inaŭguriĝo de la kongreso kaj deziras plenan sukceson al la kongreso.

Ricardo Berzoini, prezidanto de la brazila Laborista Partio, varme gratulas per letero la Komunistan Partion de Ĉinio pro la kongreso. La letero diras, ke en la konstruado de la nova internacia ordo Ĉina Popola Respubliko kaj la Komunista Partio de Ĉinio ludas tre gravan rolon; la brazila Laborista Partio priatendas plifortigi la amikajn rilatojn inter la du partioj kaj gratulas plenan sukceson al la kongreso.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040