china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Transmaraj aŭskultantoj atentas pri 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ
(GMT+08:00) 2007-10-16 08:58:02
Okaze de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, aŭskultantoj de Ĉina Radio Internacia unu post alia esprimas la gratulon.

Brazila aŭskultanto Paulo Silva en sia retmesaĝo diris, ke aŭskultinte la raporton de Hu Jintao en la inaŭguro de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, li opinias, ke la kongresa ĉeftemo estas daŭre impulsi la konstruadon de la harmonia socio, senĉese plifortigi kaj plifirmigi la atingon de la reformado kaj malfermo. Li esprimis konvinkiĝon, ke la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio certe ludos gravan akcelan rolon por la konstruado de la harmonia socio kaj ekonomia evoluado de Ĉinio.

Iu rumana aŭskultanto en sia letero esprimis sian belan deziron al la kongreso. Li diris, ke la 17-a Tutlanda Kongreso certe alportos novajn ŝancojn al ekonomia kaj socia evoluado de Ĉinio.

La unua vicprezidanto de la Rusa-Ĉina Amikeca Asocio telefonis al Ĉina Radio Internacia esprimante sian gratulon pro la glata okazigo de la 17-a Tutlanda Kongreso.

En sia gratula letero, membro de la Rusa-Ĉina Amikeca Asocio esprimis sian kredon, ke la rezolucioj farotaj de la kongreso certe kondukos Ĉinion al ankoraŭ pli granda progreso.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040