china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Transmaraj partioj kaj politikistoj alte atentas la 17-an Tutlandan Kongreson de KPĈ
(GMT+08:00) 2007-10-16 10:40:31

La 15-an de oktobro en Pekino, inaŭguriĝis la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. En la lastaj tagoj, multaj politikistoj de diversaj landoj sinsekve esprimis atenton al la kongreso.

Ŝrilankaa ĉefministro Ratnasiri Wickramanayake sendis fakson en la 15-a, esprimante per nia radio varman gratulon pro sukcesa okazigo de la kongreso nome de la registaro kaj la popolo.

Senatano de meksikia Nacia Asembleo Adriana Gonzalez diris intervjuate, ke la kongreso estos ege grava kongreso kaj fiksos bazon al pluapaŝa altigo de vivnivelo de la ĉina popolo.

Meksikia eksambasadoro en Ĉinio, estro de esplora centro pri Azio kaj Afriko de la Meksikia Akademio Eugenio Anguiano diris, ke la tuta mondo atentas ekonomian disvolviĝon de Ĉinio, kaj ankaŭ nova disvolviĝo de politika situacio de Ĉinio estas neignorebla, do la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio estas ege grava. Li ankaŭ esprimis, ke por realigi konstruadon de harmonia socio, Ĉinio ankoraŭ frontas al nemalmultaj malfaciloj, do ĝi devas plue sekvi la vojon taŭgan al sia propra ŝtatstato.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
KPĈ
v Diverslokaj popolanoj sinsekve sendis leterojn por antaŭgratuli plenan sukceson de 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ 2007-10-14 11:40:20
v Centra Komitato de KPĈ okazigis kunvenon 2007-10-13 21:08:58
v Bati piratadon, la firma starpunkto de la ĉina registaro 2007-10-13 20:05:53
v ĈRI faros ĉelokan raporton pri inaǔguro de 17-a Kongreso de KPĈ en 10 lingvoj 2007-10-13 11:48:52
v Pli kaj pli riĉas spirita kaj kultura vivo de ĉinaj popolanoj 2007-10-13 10:50:05
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040