china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Transmaraj partioj kaj politikistoj atentas la 17-an Tutlandan Kongreson de KPĈ
(GMT+08:00) 2007-10-16 18:26:21
La 15-an de oktobro en Pekino, inaŭguriĝis la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. En la lastaj tagoj, multaj politikistoj de diversaj landoj sinsekve esprimis atenton al la kongreso.

Ŝrilankaa ĉefministro Ratnasiri Wickramanayake sendis fakson en la 15-a, esprimante per nia radio varman gratulon pro sukcesa okazigo de la kongreso nome de la registaro kaj la popolo.

Senatano de meksikia Nacia Asembleo Adriana Gonzalez diris intervjuate, ke la kongreso estos ege grava kongreso kaj fiksos bazon al pluapaŝa altigo de vivnivelo de la ĉina popolo.

Meksikia eksambasadoro en Ĉinio, estro de esplora centro pri Azio kaj Afriko de la Meksikia Akademio Eugenio Anguiano diris, ke la tuta mondo atentas ekonomian disvolviĝon de Ĉinio, kaj ankaŭ nova disvolviĝo de politika situacio de Ĉinio estas neignorebla, do la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio estas ege grava. Li ankaŭ esprimis, ke por realigi konstruadon de harmonia socio, Ĉinio ankoraŭ frontas al nemalmultaj malfaciloj, do ĝi devas plue sekvi la vojon taŭgan al sia propra ŝtatstato.

En sia salutmesaĝo, belorusa prezidento esprimis, ke li konvinkiĝas, ke gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio, la ĉina popolo akiros gravan atingon en la procezo de konstruado de socialisma harmonia socio.

En la salutmesaĝo, prezidanto de Nacia Partio de Surinamo kaj surinama prezidento donas plej bonan deziron al la Komunista Partio de Ĉinio kaj esperas, ke la kongreso sukcese ellaboros strategian celon konforman al ĉina stato.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040