china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Aŭskultantoj alte atentas la 17-an Tutlandan Kongreson
(GMT+08:00) 2007-10-16 19:31:43

Okaze de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, aŭskultantoj de Ĉina Radio Internacia el diversaj landoj sinsekve esprimas la gratulon diversmaniere.

Itala aŭskultanto Agide Melloni diris, ke la 17-a Tutlanda Kongreso estas utila kongreso, kaj el la kongreso li konis la politikan direkton de la Komunista Partio de Ĉinio kaj planon de la ĉina registaro pri la estonteco.

Germana aŭskultanto Helmut Matt esprimis gratulon al la kongreso. Aŭskultanto Douglas Kaehler diris, ke la raporto de Ĉina Radio Internacia pri la kongreso estas tre bona kaj li pli multe konas Ĉinion.

En sia retmesaĝo, niĝeria aŭskultanto salisu Dawanau diris, ke en sia raporto Hu Jintao retrorigardis la klopodon kaj atingon de la Komunista Partio de Ĉinio por potencigi la ŝtaton kaj riĉigi la popolon, substrekis la gravecon de harmonia evoluado, paca reunuigo kaj interna konstruado de la partio, ĉio ĉi estas identa kun lia impreso pri la ĉina registaro. Aŭskultanto Mamane Ada diris, ke la raporto de Hu Jintao estas enhavo-riĉa kaj ĉiuflanka kaj altiras la atenton de afrikaj aŭskultantoj.

En sia retmesaĝo, kenja aŭskultanto Joyce Mhavile diris, ke la raporto de Hu Jintao donis al ŝi profundan impreson, kaj ŝi opinias, ke la ĉinaj spertoj estas referencindaj de afrikaj landoj

Aŭskultantoj de Albanio Pellumbi Delilaj skribis en sia letero, ke lia tuta familio ege zorgas pri la 17-a Tutlanda Popola Kongreso de KPĈ kaj esprimas elkoran gratulon al disvolvado de Ĉinio kaj pliboniĝo de popola vivo.

Vjetnama aŭskultanto Taquoc Thai diris, ke rapida disvolvo de Ĉinio establis profundan ekonomian bazon, popolanoj komencas ĝui pli multajn reformajn fruktojn. Aŭsklutantoj Nguyen Caoson kredas, ke la 17-a Tutlanda Kongreso faros grandan kontribuon al daŭra disvolvo de socio, ekonomio, kulturo kaj aliaj kampoj de Ĉinio.

Aŭskultantoj de Laoso, Singapuro sendis al ni gratulmesaĝojn pri la okazo de la 17-a Tutlanda Popola Kongreso.

Zhao Sihong, Yu Jingjiang, Zeng Yimin, aŭskultantoj de San-Francisko de Usono diris, ke la ĉina registaro solvis la manĝan problemon de pli ol 1,3 miliardoj da homoj, tio montras, ke la kapablo de ĉina registaro estas ege forta.

Bulgara aŭskultanto diris en sia retmesaĝo, ke li ege admiras la idealon, prezentitan de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao pri konstruo de harmonia socio kaj kredas, ke diligentaj popolanoj de Ĉinio certe realigos tiun ĉi celon.

En la 15-a de oktobro, Shahid Azmi, prezidanto de Stelluma Klubo de aŭskultantoj de Hindio, okazigis kunvenon de aŭskultantoj de ĈRI kaj diskutis pri la raporto, prezentita de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao en la inaŭguro de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ kaj telefone esprimis sian zorgon pri la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ kaj Ĉinio.

En sia letero, Mrambae Mmanuel, aŭskultanto el Tanzanio diris sian laŭdon al klopodo de ĉina registaro al medipropekto. Li diris, ke se ĉiuj landoj alte atentas pri mediprotekto kiel Ĉinio, la mondo pli kaj pli beliĝos.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040