china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Amaskomunikiloj enfokusiĝis al 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ
(GMT+08:00) 2007-10-16 20:55:05

De la lastaj tagoj en- kaj ekster-landaj amaskomunikiloj faras plenajn raportojn pri la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.

La 16-an de oktobro en la ĉina ĉeftero ĉefaj ĵurnaloj aperigis en okulfrapaj lokoj novaĵojn pri la kongreso kaj ekstraktis per granda spaco la raporton, kiun faris Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, en la kongreso. Amaskomunikiloj ĝenerale opinias, ke la raporto estas politika manifesto kaj agada programo de la ĉina socialisma afero kaj estas tre ĝojiga kaj inspira.

Tiutage taiwan-aj ĉefaj amaskomunikiloj faris raportojn koncernajn al la inaŭguriĝo de la kongreso. Enhavo de la raporto de Hu Jintao pri taiwan-a problemo vekis vastan atenton. La ĵurnalo Zhongguo Shibao faris raporton rilate al la grava punkto de la raporto pri taiwan-a problemo. Oni aparte atentas la apelacion fini la antagonismon inter la du bordoj sur baze de la principo de unu Ĉinio kaj atingi pacan interkonsenton.

En Hongkong kaj Amen amaskomunikiloj faris en okulfrapaj lokoj kaj per granda spaco raportojn pri inaŭguriĝo de la kongreso kaj raporto de Hu Jintao. Ili opinias, ke la raporto konfirmis spertojn, akiritajn de Ĉinio en la pasintaj 29 jaroj, ĉiuflanke eksplikis la celon kaj ideon de la regado en la venontaj 5 jaroj, manifestis la decidon antaŭenpuŝi plu la reformadon kaj malfermon kaj vidigis al la mondo la disvolvan direkton de Ĉinio.

En Singapuro, Malajzio kaj Indonezio ĉefaj amaskomunikiloj aperigis novaĵojn pri la kongreso. La singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao aperigis la artikolon. Ĝi diras, ke la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ estas konsiderata kiel grava kunveno en la ŝlosila periodo de la reformado kaj malfermo; la raporto, farita de Hu Jintao, bildigis la direkton de ekonomia disvolvo kaj reformado de Ĉinio en la venontaj 5 jaroj. La malajzia novaĵ-agentejo Bernama kaj la indonezia novaĵ-agentejo Antara aperigis artikolojn pri la ĉina starpunkto pri la taiwan-a problemo, menciita en la raporto de Hu Jintao.

La hinda Azia Novaĵ-Agentejo akcente citis la eksplikon de la raporto "scienca koncepto pri disvolvo".

Usonaj amaskomunikiloj tre priatentas la kongreson. La ĵurnalo The Wall Street Journal diras, ke la kongreso helpos al Ĉinio disvolviĝi pli ekvilibre, redukti la distancon inter riĉeco kaj malriĉeco kaj solvi aliajn ekonomiajn problemojn. La ĵurnalo The New York Times diras, ke Ĉinio sin dediĉos por efektivigi surbaze de tiu en la jaro 2000 la kvarobliĝon de la pokapa malneta nacia produktvaloro en la jaro 2020.

En Hungario la retejo de la plej prestiĝa ĵurnalo Nepszabadsag aperigis artikolon, kiu prezentis enhavon de la raporto de Hu Jintao.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040