china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Scienca koncepto pri evoluigo laŭ opinio de reprezentantoj de 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ
(GMT+08:00) 2007-10-17 16:15:05
En Pekino nun okazas la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Kiam Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris raporton al la kongreso, li faris detalan eksplikon rilate la sciencan koncepton pri evoluigo, kaj elmetis, ke la Komunista Partio de Ĉinio devas profunde efektivigi la sciencan koncepton pri evoluigo, realigi la ekonomian evoluadon kaj socian ĉiuflankan progreson, kaj ĝuigi la popolon per fruktoj de la evoluado. Lia ekspliko vekis fortan eĥon inter la ĉeestantoj de la kongreso. Ili opinias, ke direktate de la scienca koncepto pri evoluigo, latentaj fortoj de la ĉinaj ekonomio kaj socio estos pluapaŝe ekspluatitaj, ankaŭ problemo pri la popola vivo estos bone solvita. Nun bonvole aŭskultu nian raporton.

En la pasintaj proksimume 30 jaroj de post efektivigo de la reformado kaj malfermo, la ĉina ekonomio kreskis laŭ la jara averaĝa rapido de pli ol 9%, Ĉinio akiris la monde atentatan atingon en la ekonomia kaj socia evoluado. Samtempe kun tio, elmontriĝas ankaŭ iuj kontraŭdiroj longe restantaj en la ekonomia kaj socia evoluado. Intervjuate de raportistoj, iuj reprezentantoj de la kongreso opinias, ke nun Ĉinio pledas por scienca koncepto pri evoluigo, tio ja celas solvi la novajn temojn kaj kontraŭdirojn en la ekonomia kaj socia evoluado, kaj tiu teorio ankaŭ spegulas la novan konon de la Komunista Partio de Ĉinio rilate al koncepto pri evoluigo.

Reprezentanto el la provinco Sichuan s-ro Tan Li esprimis, ke el la teorio de scienca koncepto pri evoluigo ni povas vidi, ke vido de la Komunista Partio de Ĉinio pri evoluigo fariĝis ankoraŭ pli malproksima kaj vasta. Li diris:

"En procezo de la rapida ekonomia evoluado, ŝparado de profitfontoj kaj protektado de la medio fariĝis elstaraj problemoj. Tial tio havas radikalan signifon, ke nuntempe la partio elmetis tiun koncepton, kiu donas la fundamentan garantion al nia kontinuigebla kaj longedaŭra evoluado."

La scienca koncepto pri evoluigo estas vidpunkto pri evoluigo elmetita de la Komunista Partio de Ĉinio, kiam la ĉina ekonomia kaj socia evoluado atingis ian stadion. Laŭ la ekspliko fare de Hu Jintao, la koncepto estas ĉiuflanka, akorda kaj kontinuigebla evoluiga koncepto. Ĝia esenco estas evoluigo kaj kerno estas preni homojn kiel la bazon.

Intervjuate de raportistoj, multaj reprezentantoj esprimis, ke sekve de praktikado de la koncepto, la popolanoj estos pli multe favorataj. Naciminoritata reprezentanto s-ro Liu Changfu diris:

"Antaŭ dek jaroj, en mia hejmloko regis ne-oportuneco, sed nun ĝi multe progresas, havante modernajn instalaĵojn de elektro, ŝoseo, akvo-provizado kaj lernejo. La popolanoj ege ĝojas pro tio."

La senĉesa viv-nivela altiĝo de la vastaj amasoj de kamparanoj atribuiĝas al tio, ke la ŝtato asignas grandsuman kapitalon por subteni agrikulturon kaj favori kamparanojn. Nur ĉijare, la centra financo jam elspezis 400 miliardojn da juanoj ĉiflanke.

S-ro Xi Jinping, reprezentanto de la 17-a Tutlanda Kongreso kaj sekretario de la urba kompartia komitato de Ŝanhajo, diris, ke Ŝanhajo donos pli multe da favoraj kondiĉoj al la popola vivo, al finance malfacilaj popolamasoj, kaj al problemoj plej zorgataj de ili.

La reprezentantoj opinias, ke gvidate de la scienca koncepto pri evoluigo, Ĉinio certe akiros ĉiuflankan, akordan kaj kontinuigeblan evoluadon.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040