china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Amaskomunikiloj direktas atenton al 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ
(GMT+08:00) 2007-10-17 21:22:55
De la lastaj du tagoj, reprezentantoj, ĉeestantaj al la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, laŭ grupoj faras diskuton rilate al la raporto, farita de Hu Jintao en la kongreso. La 17-an de oktobro en Ĉinio ĉefa ĵurnaloj aperigis en okulfrakaj lokoj raportojn pri la kongreso.

Korearespublikaj televidstacioj KBS, MBC kaj YTN faris multajn raportojn pri la kongreso. Ili komentis: "La kongreso estas kunveno por la granda repotenciĝo de la ĉina nacio, kaj Ĉinio certe staros sur la centra scenejo de la mondo. Ĉinio rapide kaj bone marŝas sur la vojo al la scienca koncepto pri disvolvo.

La 16-an de oktobro iuj japanaj amaskomunikiloj diris, ke la disvolvo de Ĉinio havas kvalitŝanĝiĝon. La japana televidstacio NHK raportis, ke mediprotekto estas grava punkto pridiskutata en la kongreso.

Singapuraj amaskomunikiloj rimarkis novajn vortojn, menciitajn en raporto de la kongreso, ekzemple "teoria sistemo de la ĉina karaktera socialismo", "ekologia civilizacio", "humanisma prizorgo" kaj "kultura molforto".

La franca ĵurnalo Le Monde aperigis la artikolon "KPĈ strebas al harmonia socio". La artikolo diras, ke la raporto de la kongreso akcente emfazas ĝustigi negativajn faktorojn aperintajn en la ekonomia disvolvo kaj plifortigi mediprotekton.

Rumanaj ĉefaj amaskomunikiloj faris raportojn pri la kongreso. La rumana novaĵ-agentejo Rompres raportis, ke Ĉinio jam estas la 4-a granda ekonomia komunumo; kun la proksimiĝo de la Pekinaj Olimpikoj Ĉinio altiros al si pli da atentoj.

La rusa ĵurnalo Komercistoj aperigis la artikolon "KPĈ ellaboras la 5-jaran planon", raportantan pri la kongreso. La artikolo diras, ke la kongreso difinos la orientilon de Ĉinio por la venontaj 5 jaroj.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040