china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fremdlandaj gvidantoj, amikaj partioj kaj organizoj gratulis okazigon de la 17-a Tutlanda Kongreso de la KPĈ
(GMT+08:00) 2007-10-17 21:25:52

En la lastaj tagoj, iuj fremdlandaj gvidantoj, amikaj partioj kaj organizoj sinsekve sendis telegramojn aŭ leterojn por gratuli okazigon de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.

Sergei Mironov, prezidanto de rusa partio Rusio de Justeco: Patrolando, Emerito, Vivo, prezidanto Rusa Federacia Komitato diris en la gratula letero, ke amikeco kaj strategiaj kunlaboraj partneraj rilatoj firme ligas Rusion kun Ĉinio. Fortigi rilatojn kaj kontaktiĝon inter la du landoj en politiko, ekonomio, kulturo kaj aliaj kampoj havas pozitivan influon al disvolviĝo de la du landoj kaj multigo de feliĉo de la du popoloj kaj ankaŭ havos pozitivan influon al la monda politiko.

Gvidanto de japana Demokratia Partio Ichiro Ozawa en la letero varme gratulis okazigon de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kaj esprimis admiron al elstara gvida rolo de la Komunista Partio de Ĉinio en moderniga konstruado de Ĉinio.

Federacia Plenuma Komitato de hispana Socialista Laborista Partio esprimas admiron al longtempa disvolviĝo de ĉina ekonomio kaj opinias, ke tio ne nur plibonigis la vivon de la ĉina popolo, reduktis malriĉecon, sed ankaŭ alportis novan ŝancon al la socia progreso.

Ĝenerala srektario de Monda Paca Konsilio Thanassis Pafilis esprimas plej sinceran gratulon en la letero al okazigo de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kaj deziras, ke la kongreso akiros plenan sukceson. La letero diras: "Ni sincere esperas, ke la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio akiros riĉan frukton kaj pli bone feliĉigos la ĉinan popolon. Ni firme subtenas, ke la ĉina popolo klopode protektas siajn rajtojn decidi nunan kaj estontan disvolvan vojon, firme oponas kontraŭ iu ajn ekstera interveno kaj defendas ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon."

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040