china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Gratuloj el ŝtatgvidantoj, amikaj partioj kaj organizoj de fremdaj landoj
(GMT+08:00) 2007-10-17 21:54:29

Ŝtatgvidantoj, amikaj partioj kaj organizoj de iuj fremdaj landoj telegrame aŭ letere gratulas la Komunistan Partion de Ĉinio pro okazigo de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ.

En sia gratula letero pakistana prezidento Pervez Musharaf diris, ke la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ estas nova mejloŝtono en la ĉina historio. Li deziras, ke Ĉinio estu pli prospera kaj akiru pli grandan progreson.

Miegombyn Enkhbold, prezidanto de la Mongola Popola Revolucia Partio kaj ĉefministro, diris en la gratula letero, ke li deziras plenan sukceson al la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. Li estas konvinkite, ke la kongreso certe alportos novan penson kaj montros novan direkton por konstrui stabilecan kaj riĉan Ĉinion.

La gratula letero de la dana Liberal-Demokratika Partio diras, ke Ĉinio jam estas tre grava partnero en la internacia politika kaj ekonomia vivo; 17-a Tutlanda Kongreso faros decidon, kiu influos la ĉinan popolon kaj la mondon.

Thanassis Pafilis, ĝenerala direktoro de la Monda Paca Konsilio, diras en la gratula letero, ke la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ ne nur estas grava evento por la ĉina popolo, sed ankaŭ havas tre gravan signifon por la mondo.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040